Preĝejo Koro de Jesuo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Plej sankta koro de Jesuo, Vajmaro
flanka aspekto

Preĝejo Plej sankta koro de Jesuo (germane: Herz-Jesu-Kirche) estas la ĉefa kirko de la romkatolikoj de Vajmaro, Germanujo (Paul-Schneider-Straße 1). Ĝi estas la sidejo de la Dekanujo Vajmaro ene de la Episkopujo de Erfurto. La iama Lotten-muelejo ĉe Paul-Schneider-Straße 3 funkcias kiel paroĥejo. Filia de ĝi estas ekz. la preĝejo Sankta Bonifaco (Schöndorf).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1774 la romkatolikoj unuafoje post Reformacio rerajtis partopreni sanktajn mesojn en Vajmaro. Ilin oni okazigis en la domo Jägerhaus ĉe Marien-strato. Laŭ iniciato de Napoleono Bonaparte fonditis katolika paroĥejo en 1806 en la regiono kies sidejo estis unue en Jena. En 1817 ĝi alilokitis al Vajmaro. Sub la gvidado de Clemens Wenzeslaus Coudray la Jägerhaus-kirkprovizoraĵo aliaranĝitis kaj la kirke uzata salono konsekritis je la patroneco de Johano la Baptisto.[1] Johann Nepomuk Hummel kaj Franz Liszt ankaŭ estis konataj membroj de la komunumo. Nur post 1850 la kreskinta nombro da fidelujoj pelis onin je konstruo de nova kirko. Tuteŭropa monkolektoj komenciĝintaj en 1863 sukcesis. En 1889 ekis la konstruiĝo kirka apud la muelejo Lottenmühle kiu jam du jarojn pli frue estis ekfunkciinta paroĥeje.

La arĥitekto Max Meckel planis novgotikan kirkon kiu ekstere sekvu la stilon de la itala renesanco. Konkrete modelu la Katedralo de Florenco. Konsekro estis en la 27.9.1891.

La unua restaŭrado okazis fine de la 1930-aj jaroj kun forigo de la bunta interna farbado. Malgraŭ damaĝoj per bombadoj de februaro 1945 la norda flanka navo rapide riparitis. Ekde 1964 la interno plifaciligitis laŭ la liturgiaj reformoj de la Dua Vatikana koncilio. Statuson de monumentprotektotaĵo akiris la kirko en 1982. Sub la gvidado de Horst Jährling faritis novaj restaŭradlaboroj en 1988. En 1998 refarbitis la interno laŭ la origina stato.

En 2019 la komunumo havas ĉirkaŭ kvar milojn da anoj.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

interno
altarejo en 2016

En 1964 oni parte formovis la novgotikan altarejan meblaron faritan fare de Mayer’sche Hofkunstanstalt el Munkeno (ĉefa altaro; Maria kaj Jozefa altaroj). La du antaŭe ĉefaltaraj duonreliefoj pri la naskiĝo de Jesuo kaj la lasta Vespermanĝo videblas ĥoreje. En al norda flanka apsido starigitis - anstataŭ statuo de sankta Bonifaco - la tabernaklo kun la eksa ĉefaltara krucifikso. Flankaltare ĉe la suda apsido troviĝas statuo de Elizabeto el Turingio. Sekve ankaŭ la vitraloj montras scenojn el ŝia vivo respektive el la vivo bonifaca. La malfrugotika kruco restis originloke. La centra Maria-statuo de la frua Mario-altaro revenis en la sudan transsepton kie ĝi komence estis estinta. En la norda transsepto estas anstataŭ Jozefo-altaro granda oleaĵ-kopio pri Johano la Baptisto de la vajmara kortegpentristo Ferdinand Jagemann (originalo de: Giovanni Francesco Barbieri)

„Franz-Liszt-memororgeno[redakti | redakti fonton]

vido en la direkto de la orgena galerio

La en 1895 fare de la firmao Gebr. Walter el Góra konstruita kaj en 1927 fare de la vajmarano Friedrich Wilhelm Böttcher alikonstruita orgeno damaĝitis en 1945; ĝi tamen daŭre servis .Inter 1991 kaj 2009 ene estis uzata orgeno kiun kreis en 1953 la orgenfaristoj Metzler el Dietikon.[2]

En la 8.5.2011 inaŭguritis nova orgeno nomita por Franz Liszt. La el publikaj rimedoj financita muzikinstrumento (de Deutsche Forschungsgemeinschaft, de la lando Turingio) konstruitis fare de la firmao Orgelbau Waltershausen el Waltershausen. Ĝi disponas krom por liturgia uzo ankaŭ por koncertoj kaj ekzercadoj de anoj de la Liszt-muzikaltlernejo vajmara.[3]

La instrumento havas 4 sonantajn registrojn sur 59 fajfilvicoj. La pli ol 3200 fajfiloj plenumas tri klavarojn, teleŝaltilo kaj pedalo.[4]

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La turo finfaritis en 1910 kaj tuj oni povis la jam en 1891 en Apolda mulditajn sonorilojn venigi. Ili postvivis la Unuan mondmiliton sed dum la Dua mondmilito almenaŭ la du plej grandaj (Krista kaj Maria sonoriloj) fortransportitis. Fandiĝo feliĉe ne jam ordonitis kaj en 1947 ili povis retransportiĝi ekde la sonorila tombejo de Hamburgo (insulo Veddel). En 2015 aldonitis kvara sonorilo kiun muldis la firmao Bachert el Karlsruhe.[5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christine Herzog: Der hiesigen Stadt zur Zierde. 125 Jahre Herz-Jesu-Kirche Weimar. Wartburgverlag Weimar GmbH, Weimar 2016, ISBN 978-3-86160-423-5.
  • Michael von Hintzenstern: Kirchen im Weimarer Land – 22 Porträts (fotoj p. 17 ss.), Rudolstadt 1999, ISBN 978-3-930215-84-3
  • Josef Leinweber: "Die Pfarrei Weimar bis zur Weihe ihrer neuen Pfarrkirche 1891". Ĉe: Archiv für mittelrheinische Kirchengeschichte 54 (2002), p. 241–256.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Handbuch kultureller Zentren der Frühen Neuzeit, p. 2075
  2. Viola-Bianka Kießling: Königin der Instrumente. Ein Orgel-Führer durch die Region Weimar und Weimarer Land. Eldonis Landratsamt Weimarer Land, Fagott-Orgelverlag, Friedrichshafen 2007, ISBN 978-3-00-021071-6.
  3. "Herz-Jesu-Kirche hat jetzt eine Franz-Liszt-Orgel". Ĉe: Mitteldeutscher Rundfunk, 8.11.2011
  4. "Orgel der kath. Herz-Jesu-Kirche in Weimar"
  5. Viola-Bianka Kießling: Himmlische Instrumente. Ein Glocken-Führer durch die Region Weimar und Weimarer Land. Eldonis Landratsamt Weimarer Land in Kooperation mit dem Kirchenkreis Apolda-Buttstädt, Weimar/Apolda 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.97888888888911.320277777778