Preĝejo Koro de Jesuo (Gárdony)
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Preĝejo Koro de Jesuo en Gárdony
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gárdony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | bordo de Velence (lago) |
paroĥo | loke, sed la zorganta paroĥo funkcias en Agárd |
Dato de konsekro | 1944 |
Konsekrinto | Lajos Shvoy |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Lajos Goszleth |
Konstruado | 1942–1944 |
Specifo | |
Enhaveco | 120 sidlokoj, 50 starlokoj |
Alto | 27 m (turo) |
Konstrumaterialo | ekstere ŝtonoj |
Ligiloj | |
La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika historia monumento (ekde 2000) en urbo Gárdony (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis 1778 la katolikoj en Gárdony apartenis al Pázmánd, poste al Velence, ekde 1862 al najbara Agárd, sed la diservoj plej ofte okazis loke en privata korto. En 1931 bienulo donacis konvenan parcelon por konstrui kirkon. En la sekva jaro lerneja kapelo (ĉambro) estis konsekrita en Gárdony. La preĝejo mem estis konstruita inter 1942-1944. En la sekva jaro la paroĥo de Agárd estis translokita al Gárdony, tiel la kirko ricevis paroĥan titolon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo inter arboj. La fasado estas simetria, meze la granda enirejo funkcias, plej supre la kvadrata mallonga turo altiĝas. Sakristio aliĝas al la duonronda absido. La 5 fenestropentraĵoj en la sanktejo estis faritaj en 1950 fare de József Palka. Estas ankaŭ 2 ŝtonaj skulptaĵoj pri Sankta Maria kaj Sankta Jozefo.