Preĝejo Koro de Jesuo (Csepel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Csepel
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Csepel
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Csepel
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
paroĥo loke
Dato de konsekro 1933, 1947, 1978
Konsekrinto Lajos Shvoy (1947); Imre Kisberk (1978)
Arkitektura priskribo
Arkitektoj László Irsy
Konstrustilo novbaroko
Konstruado 19301933
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Csepel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la konstante kreskiĝinta loĝantaro episkopo Lajos Shvoy establis pli novan paroĥon en periferia parto de Csepel. La mesoj komence okazis en infanĝardeno. La nova kirko estis konstruita inter 1930-1933 laŭ planoj de László Irsy. Dum la 2-a mondmilito faris iomete ruina la preĝejon, sed en 1947 la necesaj riparoj estis faritaj. En 1944 la orgeno neniiĝis, antaŭ ol alveni en la kirkon. En la frua 1956 tertremo iomete skuis ankaŭ tiu ĉi kirkon. En 1969 ekstere la preĝejo estis renovigita, poste la sanktejo en 1971, fine inter 1977-1978 la plena interna parto. Inter 1981-2008 uzita orgeno el Aŭstrio funkciis en la kirko, alia uzita orgeno alvenis en 2012.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. La fasado estas malsimetria, la sola kvadrata turo altiĝas dekstre. La turpinto estas cepoforma. Al la enirejo kelkaj ŝtupoj kuras, la fasada parto enhavas la enirejan pordon, horizontale 4 fenestrojn kaj super la enirejo en niĉo statuo estas videbla.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo depost tago de Koro de Jesuo.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interna bildo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.