Preĝejo Koro de Jesuo (Balatonfűzfő)
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Preĝejo Koro de Jesuo en Balatonfűzfő, meldekstre estas la ruinpreĝejo
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balatonfűzfő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
dekanujo | Várpalota |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1936 |
Konsekrinto | Nándor Rott |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1932–1936 |
Specifo | |
Enhaveco | 90 homoj |
Konstrumaterialo | ŝtonoj |
Ligiloj | |
La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en vilaĝo Balatonfűzfő (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la mezepoko estis tie vilaĝo "Máma", kie la romanika kirko Ladislao la 1-a (Hungario) estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento. Dum la jarcentoj ĝi ruiniĝis kaj la vilaĝo malaperis. En la frua 20-a jarcento oni amase konstruis feriajn domojn, krome uzino ekfunkciis. En 1929 katolika grupo fondiĝis, la diservoj okazis en la lernejo. En 1932 oni komencis konstrui novan kirkon apud la menciitaj ruinoj. Dum la konstruo oni uzis ŝtonojn ankaŭ el la ruino. La finkonstruo okazis en 1936. Post kelkaj jaroj ankaŭ en la fabrika kolonio estis konstruita katolika kirko.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto, sed malantaŭe troviĝas la menciita ruinpreĝejo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre altiĝas la kvadrata turo, antaŭe estas vestiblo por la turo. Meze estas la enirejo. Sakristio aliĝas al la absido. La fenestropentraĵoj estis faritaj en 1937 fare de József Palka kaj la altarajn bildojn pentris Lajos Veszeli.
Kermeso okazas en dimanĉo de Koro de Jesuo.