Preĝejo Anunciacio (Pannonhalma)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Pannonhalma
Preĝejo Anunciacio en Pannonhalma
Preĝejo Anunciacio en Pannonhalma
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pannonhalma
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolikismo
provinco Győr-Moson-Sopron
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Pannonhalma, Vár 1/b
vdr

La preĝejo Anunciacio, origine hungare Gyümölcsoltó Boldogasszony-templom estas sakrala konstruaĵo en urbo Pannonhalma (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis konstruita origine en la 12-a jarcento, ĉirkaŭe tombejo etendiĝis laŭ la tiutempaj kutimoj. En 1338 mem la pastro estis menciita. Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi ruiniĝis, la plena rekonstruo de la fundamentoj okazis inter 1732-1734, sed poste ofte okazis pluraj riparoj, trakonstruoj. Inter 1875-1878 krucnavo estis konstruita kune kun novaj turo kaj sakristio. La nun videblaj altaro kaj bildo estis kreita en 1959, post 2 jaroj ankaŭ nova flanka altaro.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas malantaŭ la fortikaĵmuroj. Longaj kaj krudaj ŝtupoj kuras al la simetria fasado. Meze la enirejo estas videbla, pli supre fenestro, la plej supre ronda fenestro. La fasado havas ankaŭ 4 malplenajn niĉojn. Sub la kirko en kripotoj troviĝas tombejoj de la monaĥoj. La turo havas 3 sonorilojn.

Kermeso okazas en la 25-an de marto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.