Preĝejo Ĉieliro de Maria (Mezőtúr)
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Mezőtúr
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mezőtúr |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Szarvas |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1817–1824 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Mezőtúr, Szabadság tér 1. |
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas sakrala historia monumento en urbo Mezőtúr (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis pri kirko en 1332, kiun la kalvinanoj uzis ekde 1562. La katolika grupo estis reorganizita en 1776. Ili konstruis la nun videblan kirkon inter 1817-1824. La orgeno estis kreita en 1852, trakonstruita por ankaŭ koncertoj en 1929. La du sonoriloj fariĝis en 1926, respektive en 1977. La plenaj renovigaj laboroj finiĝis en 2006.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola laŭ placo en korto. La fasado estas simetria, meze troviĝas la enirejo. Pli supre estas niĉo, ene statuo pri Koro de Jesuo el la 20-a jarcento. La plej supre la turo altiĝas. Antaŭ la fasado kruco estas videbla. La navo finiĝas en rektangula absido, kie ankaŭ sakristio aliĝas. Interne la novbarokaj instalaĵoj estis faritaj ĉirkaŭ 1900. Menciindas la ĉefaltaro skulptita el ligno.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.