Pozořice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozořice
kampurbo
Pozořice (supre, super la linio) kaj Sivice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pozořice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Šlapanice
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Montaro Drahana montetaro
Situo Pozořice
 - alteco 365 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 45″ N 16° 47′ 27″ O / 49.21250 °N, 16.79083 °O / 49.21250; 16.79083 (mapo)
Katastro 15,49 km² (1 549 ha) Pozořice
Loĝantaro 2 374 (2023)
Denseco 153,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1297
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 664 07
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 583677
Katastraj teritorioj 1
Partoj de kampurbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pozořice
Retpaĝo: www.pozorice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Pozořice estas kampurbo troviĝanta en distrikto Brno-provinco en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas 15 km oriente de Brno, sur deklivoj de Drahana montetaro. Vivas ĉi tie 2 374 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rousínov, Sivice, Viničné Šumice, Kovalovice, Hostěnice, Holubice kaj Olšany.

Pozořice estas komune kun pluaj ok municipoj enmembrigitaj en mikroregionon Rokytnice. La municipo estas urbanisme kunkreskinta kun la najbara Sivice en sudokcidento (ili havas kelke da komunaj stratoj). Sudoriente la konstruareo denove rekte ligas al Kovalovice. Komune kun la proksima Viničné Šumice la tuta aglomeraĵo havas proksimume 5,5 miloj da loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo el la jaro 1297.

En konekso kun la batalo ĉe Slavkov en la jaro 1805 estis en paroĥo en Pozořice kelke da tagoj enloĝigitaj francaj soldatoj. Post la venkita batalo ili marodis en la municipo onidire 4 tagoj brutaron, nutraĵojn kaj pli valorajn objektojn.[1]

Dum la militaj eventoj fine de aprilo de 1945 pereis sur la teritorio de Pozořice 37 sovetaj soldatoj, la vivon perdis 3 lokaj loĝantoj kaj proksimume 4 domoj estis grave damaĝigitaj dum flugatakoj.

En la jaro 1947 Pozořice estis administre knigita kun municipo Jezera (devene memstara municipo, fondita en la jaro 1710, hodiaŭ ĝi kreas la nordan parton de Pozořice).

Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 292
18801 370
18901 489
19001 573
19101 704
19211 691
JaroLoĝantoj
19301 870
19501 882
19612 093
19701 980
19801 963
19911 888
JaroLoĝantoj
20011 976
20142 233
20162 255
20172 257
20182 248
20192 288
JaroLoĝantoj
20202 339
20212 279
20222 286
20232 374

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Stará Pošta Pozořice[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Stará Pošta (Kovalovice).

Hodiaŭ ĝi troviĝas en la katastro de la najbara Kovalovice. Ĝi estis konstriuta en la jaro 1785. Temas pri historie valora kaj signifa memorindaĵo el periodo de la batalo ĉe Slavkov. En tiu ĉi rejunga stacio de aŭstria poŝto havis la 28-an de novembro 1805 ĉefan tendon marŝalo Murat. La saman tagon ĉi tie havis konsulton kun siaj marŝaloj imperiestro Napoleono kaj la 2-an de decembro 1805 ĉi tie estis ĉefa posteno de la rusa generalo Bagration. Post la venka batalo imperiestro Napoleono tranoktis en Stará Poště kaj la 3-an de decembro 1805 li ĉi tie akceptis aŭstran ambasadoron de princo Liechtenstein, por ke ili interkonsentu kunvenon pri fermo de armistico inter imperiestro Francisko la 1-a kaj Napoleono. Hodiaŭ en tiuj ĉi lokoj troviĝas restoracio.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la municipo kondukas ŝoseo II/383 kondukanta el Bílovice nad Svitavou tra Ochoz u Brna al vojkruciĝo kun ŝoseo II/430 proksime de alveturejo al aŭtostrado D1 ĉe Holubice. Sudokcidente preter la municipo kondukas longa fervoja branĉtrako el Blažovice ĝis cementejo en Mokrá.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pozořice v proměnách času, F.R.Z. agency 2018, ISBN 9788088131427
  2. Databazeknih.cz. Brigádní generál in memoriam František Smejkal - Ludvík Horčica | Databáze knih. Alirita 2020-04-12.