Portalo:Homoj/Homoj po semajno/29

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac NEWTON
Isaac NEWTON

Isaac NEWTON, [njuton], ofte Esperantigita kiel Neŭtono, (1642 - 1727) estas brita alĥemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej elstara sciencisto de iu ajn epoko, kiu eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la 18-a jarcento.