Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Artikolo de la monato/02

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Ronald Reuel TOLKIEN [ĝon roneld ruel toŭkin] (3-a de januaro 18922-a de septembro 1973) estis filologo kaj profesoro de Oxford, kiu verkis romanojn de fantasto. Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de l' Ringoj (The Lord of the Rings) kaj Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagan mondon Mez-Tero. Por sia mondo, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj, ktp.