Portalo:Homoj/Artikolo de la monato/01

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko Zamenhof
Ludoviko Zamenhof

Lejzer Ludwik ZAMENHOF (pseŭdonimo: doktoro Esperanto; naskiĝis la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917), ankaŭ nomata "La Majstro", estis la iniciatinto de Esperanto.

Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en Bjalistoko (tiam en la Rusa Imperio de la caroj, nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislev laŭ la juda. Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalia (naskita Sofer). Lia familio estis litvaj (ne litovoj!) judoj. Liadire, li estis "Ruslanda hebreo".