Popla eŭkalipto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Popla eŭkalipto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus populnea
F. Muell.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La popla eŭkalipto (Eucalyptus populnea; angle : Poplar boxBimble box), estas endemia arbospecio el Aŭstralio. Ĝi troviĝas en centra kaj marborda Kvinslando kaj en norda Novsudkimrujo. Ĝi povas alti ĝis 25 metrojn kaj konstituas vastajn duonarbarajn komunumojn en aridaj kaj duonaridaj regionoj.

Tiu aŭstralazia specio estas karakterizata per brilaj, rondetaj malhelverdaj folioj kaj fibreca kruda griza ŝelo sur la trunko kaj la pli grandaj branĉoj. En la nordo de sia arealo la specio hibridiĝas kun la parenca E. brownii kiu estas tre simila en aspekto, sed kun pli lancetformaj folioj. La popla eŭkalipto ofte formas arbarerojn kun aliaj specioj kiaj ekzemple Acacia aneura kaj Eremophila mitchellii.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Brooker, M.I.H. & Kleinig, D.A. 2001 : Field Guide to Eucalyptus, Bloomings, Melbourne
  • angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 238–239. ISBN O 642 98480 8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Popla eŭkalipto en marborda centra Kvinslando.