La unua projekto konsistis je du samaj pontoj, ĉiu rigardanten en kontraŭan direkton, sed la buĝeto ne sufiĉis por du, pro tio fine nur unu estis konstruita. La ponto konsistas el nur unu kolono kiu funkcias kiel kontraŭpezo por la 200 metroj de la ponto danke al 13 longaj kabloj. Alia ponto kiu similas al la sevila ponto estas Ponto de la Sunhorloĝo, ankaŭ de Calatrava, finkonstruita en 2004 en Redding (Kalifornio).