Polico de la Provinco Bonaero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polico de la Provinco Bonaero
emblemo
polico
Komenco 1813 vd
Lando(j) Argentino vd
Situo Bonaero
Retejo Oficiala retejo
vdr
Blazono de la Polico de la Provinco Bonaero.

La Polico de la Provinco Bonaero (ankaŭ nomita Bonaera Polico aŭ nur la Bonaera) estis kreita por zorgi por la publika sekureco en la Provinco Bonaero. Ĝi estas la plej granda polica korpuso de Argentino.

Ĝi dependas de la Provinca Sekureca Ministerio; kies titulara estas Alejandro Granados; komandita de la Generala komisaro Hugo Matzkin, kiu anstataŭis Juan Carlos Paggi la 30an de novembro 2011.[1][2]

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

La Urbo de Bonaero, en sia karaktero de aŭtonoma urbo, ne estas parto de la provinco de tiu nomo. Pro ĉi tio, la Bonaera Urbo ne estas en jurisdikcio de la Bonaera Polico, sed de la Federala Polico Argentino kaj de la Metropola Polico de la Urbo de Bonaero.

Ĝi havas 82.000 laboristojn en aktiveco (decembro de 2014). Krome, en ĝia jurisdikcio loĝas 15 milionoj da personoj, proksime de la 38% de la loĝantaro de la lando kaj inter tiuj de pli granda kvanto de kunlaborantaro en Sudameriko.[3]

En ĉi tiu provinco, estas 7 policistoj por ĉiuj 1000 loĝantoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Hierarkia strukturo
Komanda SubSkalo
Hierarkioj Insigno
Generala komisaro
Majora komisaro
Inspektora komisaro
Komisaro
Subkomisaro
Oficiro Principalo
Oficiro Inspektoro
Oficiro Subinspektoro
Oficiro Helpanto
Oficiro Subhelpanto
Ĝenerala SubSkalo
Majoro
Kapitano
1a leŭtenanto
Leŭtenanto
Subleŭtenanto
Serĝento
Oficiro

Rangoj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiroj de la Komanda Subskalo: kunlaborantaro kiu plenumas taskojn de sekureco kun respondeco de komando.
  • Oficiroj de la Ĝenerala Subskalo: kunlaborantaro kiu plenumas taskojn de sekureco sen respondeco de komando (eks-suboficiroj).
  • Profesiaj Oficiroj: kunlaborantaro kun universitata titolo kiu plenumas taskojn de apogo en diversaj areoj, ĝenerale rilatigita al sia profesio.
  • Teknikaj oficiroj: kunlaborantaro kun terciara titolo kiu plenumas taskojn de apogo en diversaj areoj, ĝenerale rilatigita al sia profesio. Ankaŭ, efektivaj kiuj plenumas taskojn kiel fakulojn.
  • Administraj oficiroj: kunlaborantaro de apogo kiu plenumas administrajn taskojn.
  • Ĝeneralaj servoj: kunlaborantaro de apogo kiu plenumas taskojn de bontenado.
  • Kunlaborantaro de Telefonaj Kriz-okazoj 911: kunlaborantaro de apogo kiu plenumas taskojn en la centroj de atento de kriz-okazoj 911.
  • Civila Kunlaborantaro: instruistoj kiuj plenumas taskojn en la Mezlernejoj de Polica Formado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]