Pogromo de Przytyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento en tombejo memore al la judoj de Przytyk, kiuj pereis en la tumultoj kaj la holokaŭsto

La Pogromo de Przytyk okazis la 9-an de marto 1936 kontraŭ la juda komunumo en la ŝtetlo Przytyk, en la Distrikto Radom, Pollando. Ĉi tiu okazaĵo de antisemita perforto estis unu el serioj de pogromoj okazintaj ekde la morto de marŝalo Jozef Pilsudski (kiu estis la reganto de Pollando kaj agis por subigi antisemitismon) en majo 1935 kaj intensiĝintaj dum la jaroj antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito.

La pogromo altiris multan atenton tra la mondo, precipe pro la juda provo de memdefendo kaj ĝia subpremo fare de la oficialaj aŭtoritatoj.

La tago de la pogromo[redakti | redakti fonton]

Dum la mateno de la 9-an de marto, incititaj polaj kamparanoj eniris en la merkata foiro ĉe la urboplaco, detruis judajn budojn kaj damaĝis ĝiajn enhavojn. La judoj, kiuj konsistigis 87% de la 2 500 loĝantoj de la urbeto, defendis sin per armiloj kaj sukcesis forpeli la tumultulojn. Dum la provo de la judoj defendi sin, vundiĝis pluraj poloj kaj unu estis mortigita per pistolo. Responde, samnokte la poloj prirabis hejmojn de judoj. Du judoj estis mortigitaj, 22 vunditaj kaj posedaĵoj grave difektitaj. La polico, kiu alvenis post la okazaĵo, traserĉis la judajn hejmojn.

Post la pogromo[redakti | redakti fonton]

La tagon post la okazaĵo, 44 poloj kaj 14 judoj estis portitaj al tribunalo kaj juĝitaj. La juĝistoj kondamnis la judojn al malliberaj punoj de ses monatoj ĝis 14 jaroj kaj duono (por la judo, kiu pafis pafilon), sed la polaj pogromistoj eliris kun nur malpezaj punoj.

La 17an de marto, la Centra Komitato de la Bundo organizis ĝeneralan strikon de judoj en Pollando alvokante por la defendo de la rajto de memdefendo de la judoj, al kio aliĝis multaj. La sendito de Histadrut al Pollando, A.S. Juris, deklaris: "Przytyk - ne nur pogromo, sed ankaŭ insurekcio kaj sindefendo. Tiusence la situacio de polaj judoj ne similas al tiu de Germanio. En Pollando eblas organizi la reziston de 4 milionoj da judoj." Tiu predikto tute ne realiĝis dum la nazia okupacio de Pollando kaj ilia subpremo de la judoj laŭ la plano tuttute ekstermi la judojn en la Holokaŭsto.

La pogromo kaŭzis signifan elmigradon de judoj de Pollando al Palestino.

La kanto Es Brent (La Brulanta Urbo, aŭ en la hebrea plibone konata kiel Bruligo, Fratoj, Bruligo) de Mordeĥaj Gebirtig estis verkita en 1938 inspirite de la okazaĵoj de ĉi tiu pogromo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]