En 1638, Plouasne estis trafita per la epidemio de pesto, kiu ankaŭ frapis Tréfumel kaj Saint-Juvat, post frapo de Taden en 1636. Tiuokaze, la pastro devas legi kiel kutime en la granda meso iujn dekretojn de la Parlamento de Bretonio kontraŭantajn la lokajn kutimojn pri la entombigoj. Malgraŭ la kutima respekto al la pastroj, tiu-ĉi devas, por sia sekureco, rapide eskapi el la malamikeco de sia aŭskultantaro[1].
Kastelo de Caradeuc, 18-a jc, loĝejo de Louis-René Caradeuc de la Chalotais, kun parko malfermita al la publiko, estas registrita kiel historia monumento[2].
Kapelo de Vau-Riffier, datiĝanta de la 17-a kaj 18-a jc, el granito de Bécherel kaj el kalko de Quiou; vidi ankaŭ la palacon kun la sama nomo, parte konstruita el kalko de Quiou[3].