Plenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plenas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50143
Demografio
Loĝantaro 105  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 0° 58′ U (mapo)41.1121361-0.964102 [+]
Alto 800 m [+]
Areo 37,946086 km² ( 379 4.6 086 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Plenas (Provinco Zaragozo)
Plenas (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Plenas
Plenas (Hispanio)
Plenas (Hispanio)
DEC
Situo de Plenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plenas [+]
vdr

Plenas [PLEnas] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Plenas estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Belĉita Kampo sude de tiu de Moyuela. La loĝloko mem estas je 79 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 800 msm. Ĝi estas tute inter Moyuela nordoriente kaj Loscos sudokcidente sur ebenaĵo ĉe la akvoj de la rivero Santa María.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. En la Mezepoko ĝi apartenis al la Komunumaro de domaroj de Daroca, kiel ties vasalo. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Plenas kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 100 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al grandurbo Zaragozo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento kun baroka turo el briko de la 18-a jarcento, la Sanktejo de Nuestra Señora del Carrascal kun ermitejo kaj krucmonumento, restaĵoj de kastelo de la 14-a jarcento, ermitejo de Sankta Barbara, Etnografia Muzeo Manuela Sancho en la naskodomo de Manuela Sancho kaj restaĵoj de aerodromo de la Hispana Enlanda Milito. Estas multaj naturaj lokoj proksime kaj restaĵoj de romia akvobaraĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]