Pierre Bouguer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Bouguer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1698 (1698-02-16)
en Le Croisic
Morto 15-an de aŭgusto 1758 (1758-08-15) (60-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Familio
Patro Jean Bouguer
Okupo
Okupo hidrografo • esploristo • matematikisto • fizikistoastronomo
vdr

Pierre BOUGUER [buˈge:] (naskiĝis la 16-an de februaro 1698, Croisic, mortis la 15-an de aŭgusto 1758, Parizo) estis franca matematikisto, geofizikisto, geodeziisto, kaj astronomo. Li estis ankaŭ konata kiel "la patro de la ŝiparkitekturo". Li estis profesoro de hidrografio kaj estis aŭtoro de traktaĵo pri navigado.

En 1727, Leonhard Euler unuafoje eniris en la konkurenco organizita de la Akademio de Sciencoj de Francio; la problemo tiun jaron estis trovi la plej bonan manieron lokigi la mastojn sur ŝipo. Pierre Bouguer venkis kaj Euler atingis duan rangon. Euler poste venkos tiun ĉiujaran premion dek du fojojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Calinger, Ronald (1996). "Leonhard Euler: The First St. Petersburg Years (1727–1741)". Historia Mathematica 23 (2): 121–166. doi:10.1006/hmat.1996.0015. p. 156.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ferreiro, Larrie. "Ships and Science: The Birth of Naval Architecture in the Scientific Revolution, 1600-1800". Cambridge: MIT Press, 2007
  • Ferreiro, Larrie. (2011) Measure of the Earth: The Enlightenment Expedition that Reshaped Our World. Nov-Jorko: Basic Books, p. 376. ISBN 978-0-465-01723-2.
  • Lamontagne, Roland. "La vie et l’oeuvre de Pierre Bouguer" Montreal: Presses de l’Université de Montréal, 1964
  • Lamontagne, Roland. "Pierre Bouguer, 1698-1758, un Blaise Pascal du XVIIIe siècle; Suivi d'une correspondence". Manuskripto. Montreal: Université de Montreal, 1998

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]