Peter Clissold

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peter CLISSOLD estas brita komandanto kiu verkis "Maristan Terminaron, Universala Esperanto-Asocio (1950) kaj poste estis kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri "maraferoj kaj ŝipoj".

Clissold debutis per romaneto "La marviroj" (en: Premiaj romanetoj. Rickmansworth 1947, p. 56-58. Sekvis lia marista terminaro en 1950 kaj malgranda traduko de Rudyard Kipling, "La fratoj de Maŭgli" en 1987. Li kontribuis al la nacia Esperanto-periodaĵo La Brita Esperantisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Marista terminaro. Eld. UEA, Roterdamo, 1951(?)
Citaĵo
 Tre bela, utila, kaj interesa estas la nova fakterminaro, kiun la veterana organizo prezentas al la esperanta publiko. La riĉa enhavo koncernas la terminojn pri Astronomio, pri administrado kaj organizo de ŝipoj, laŭ diversaj specoj: ŝipkonstruo, maŝinaro, manovroj, signaloj, havenoj, tabelo de komparaj mezuroj, k. t. p. La diritaj terminoj sekvas, laŭ aboca vico, en Esperanto kun tradukoj: angla, franca, germana haj hispana. Kelkaj kompetentuloj, maristoj aŭ profesoroj, helpis al komandanto Clissold en la laboro. Kelkaj vortoj estas iom strangaj. Ekzemple: “Greniĉa Meridiano". Ĉu ne estus pli facile komprenebla kaj rekonebla “Grenviĉa Meridiano"? Tamen, ekster ĉia dubo, la verko nur meritas laŭdojn. La belaj kaj oportunaj bildoj plivalorigas la libron kaj kompletigas la utilon de ĉi tiu faka konsultilo, kiu, kun plaĉa aspekto, nun estas jam havebla en nia lingvo internacia
— JOSE GUZMAN. Boletín n030 (jun 1951)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]