Perth kaj Kinross (anglePerth and Kinross, skotePairth an Kinross, skotgaelePeairt agus Ceann Rois) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando, krome ĝi estas registra distrikto kaj historia "leŭtenanta areo". La teritorio grandparte, sed ne ekzakte, inkluzivas la teritoriojn de la historiaj britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiroj) Perthshire kaj Kinross-shire. Administra centro estas la urbo Perth. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 150 700 loĝantoj.