Perho estas komunumo en Finnlando en provinco Meza Ostrobotnio. Ĝia areo estas 775,19 km², el kio estas akvo 27,32 km². 31-a de decembro 2020 la komunumo havis 2708 loĝantojn. Administra centro de la komunumo estas kirkvilaĝo de Perho. Pli ol duono de areo de Perho estas marĉo. En Perho fluas rivero Perhonjoki. La najbaraj komunumoj estas Alajärvi, Halsua, Kinnula, Kivijärvi, Kyyjärvi, Lestijärvi, Veteli kaj Vimpeli. Komunestro de Perho estas en la jaro 2022 Lauri Laajala.