Penacova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penacova
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 251  (2011) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 16′ N, 8° 16′ U (mapo)40.266666666667-8.2666666666667Koordinatoj: 40° 16′ N, 8° 16′ U (mapo) [+]
Areo 216,73 km² (21 673 ha) [+]
Penacova (Portugalio)
Penacova (Portugalio)
DEC
Penacova
Penacova
Situo de Penacova

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Penacova [+]
vdr

Penacova estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 2 827 enloĝantoj. Ĝi estas je 22 km de Koimbro, distrikta ĉefurbo.

Penacova estas sidejo de municipo Penacova kun 216,73 km² kaj 13 119 enloĝantoj (2021), subdividita en ok fregezioj. La municipo limas norde kun Mortágua kaj Santa Comba Dão (Viseu), oriente kun Tábua, sudoriente kun Arganil, sude kun Vila Nova de Poiares, okcidente kun Koimbro kaj nordokcidente kun Mealhada (Aveiro). La municipo enhavas tri loĝlokojn kun statuso de vila (urbeto): nome Penacova, Lorvão kaj São Pedro de Alva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de Lorvão.

Plej antikva referenco estas en dokumento pri Villa Cova, inter “subuloj” de Diogo Fernandes kaj iu Idris (islamano). Penacova en 911 estis agnoskita al Diogo Fernandes fare de la reĝo Ordonjo la 2-a de Asturio. Villa Cova ricevis limojn en 936, el la grafo Ximeno Dias, rilate al Alkinitia. La plej fruaj dokumentitaj domaroj en la areo estis Ourentã (en 1017) kaj Penacova (1036).

En 1105 okazis konfliktoj inter homoj de la Monaĥejo de Lorvão kaj lokanoj de la kastelo, kiujn devis repacigi la grafo D. Henrique (jam en la Condado Portucale). En 1192 Penacova ricevis foruon de la reĝo Sanĉo la 1-a, konfirmita en 1217 fare de Afonso la 2-a. En 1513, D. Manuel havigis la Foral Novo.

En la 15-a jarcento la senjoroj de Penacova estis Ataídes, grafoj de Odemira kaj finfine dukoj de Cadaval.

En 1605, dum la regado de Filipo la 2-a la urbeto ricevis la kategorion de Concelho (municipo), ene de la jurisdikcio de Koimbro.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Penacova.

Penacova estas subdividita en la jenaj ok fregezioj:

  • Carvalho
  • Figueira de Lorvão
  • Friúmes e Paradela da Cortiça
  • Oliveira do Mondego e Travanca do Mondego
  • Lorvão
  • Penacova
  • São Pedro de Alva e São Paio do Mondego
  • Sazes do Lorvão

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo de Lorvão
  • Preĝejoj de Penacova kaj de São Pedro de Alva
  • Pilorioj de Carvalho kaj de Penacova
  • Kapelo de Santo António do Cântaro
  • Muelejoj de Penacova (Portela de Oliveira, Gavinhos kaj Serra da Atalhada)
  • Muzeo de Muelejo Vitorino Nemésio
  • Panoramoj de Serra do Roxo
  • Foz do Caneiro, tipa loĝlokoj de Beira-Rio
  • Riveraj banejoj de Reconquinho, Vimieiro kaj Cornicovo
  • Sanktejoj de Nossa Senhora do Monte Alto kaj de Nossa Senhora das Neves, Ermidas
  • Kalkofornoj
  • Akvobaraĵoj de Aguieira kaj de Coiço

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]