Pella (Grekio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pella (Grekio) (Grekio)
Pella (Grekio) (Grekio)
DMS

Pella (greke Πέλλα) estas urbo en la nuna landoparto Macedonio de Grekio, kiu en 2011 havis 6 798 loĝantojn kaj ekde 2010 estas komunuma distrikto de pli granda komunumo same nomata "Pella".

atria mozaiko en Pella, la ĉefurbo de la antikva Macedonio

En la tempo de Filipo la 2-a kaj de Aleksandro la Granda, Pella estis la ĉefurbo de la antikva Macedonio. En la bizanca kaj otomana epokoj la urbo nomiĝis Άγιοι Απόστολοι (Agii Apostoli, "Sanktaj Apostoloj"), en slava variaĵo de la makedona kaj bulgara lingvoj Постол (Postol). Post la rekonkero de Macedonio fare de Grekio, la loko en 1918 ricevis la statuson de kampara komunumo (Kinotita Pellis) kaj la loĝloko ekde 1926 rericevis la nomon Pella. En 1989 la kampara komunumo ricevis la statuson de urba komunumo (dimos), kiu en 1997 per aldono de iuj najbaraj loĝlokoj signife grandiĝis, tiel ke ĝi en 2001 havis 7 295 loĝantojn. En 2010 kreiĝis pli granda komunumo Pella, en kiu la antaŭa urba komunumo Pella estas unu el kvin komunumaj distriktoj.