Pedrógão Grande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedrógão Grande
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3271
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 915  (2011) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 8° 9′ U (mapo)39.916666666667-8.15Koordinatoj: 39° 55′ N, 8° 9′ U (mapo) [+]
Areo 128,75 km² (12 875 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Pedrógão Grande (Portugalio)
Pedrógão Grande (Portugalio)
DEC
Pedrógão Grande
Pedrógão Grande
Situo de Pedrógão Grande

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrógão Grande [+]
vdr

Pedrógão Grande estas urbo kaj municipo en la portugala Distrikto Leiria kaj centra regiono. La urbo havis mal pli ol 2 000 loĝantojn en 2021. La urbo estas sidejo de la municipo Pedrógão Grande kiu havas 128,75 km² de areo kaj 3 390 loĝantoj (2021), kaj estas subdividita en 3 freguesias. La municipa teritorio limas nordokcidente kun Castanheira de Pera, oriente kun Góis kaj Pampilhosa da Serra, sudoriente kun Sertã kaj okcidente kun Figueiró dos Vinhos. Distas ĉirkaŭ 75 km de Leiria, la distrikta ĉefurbo, ĉirkaŭ 85 km de Castelo Branco kaj ĉirkaŭ 55 km de Koimbro.

La municipa festotago estas je la 24-a de julio.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Leiria estas subdividita en la jenaj tri fregezioj:

Subdivido (freguesias)
  • Graça
  • Pedrógão Grande
  • Vila Facaia

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan foruon donis en februaro 1206 D. Pedro Afonso, ekstergedzeca filo de Afonso Henriques.

La 8an de aŭgusto 1513, la reĝo Manuelo la 1-a donis al Pedrógão Grande duan foruon.

La 7an de septembro 1895 oni nuligis kaj la municipon kaj la teritorion pro la teritoria organizado de la distrikto Leiria. La 13an de januaro 1898 oni restaŭris la municipon, dum la iama areo restis en Figueiró dos Vinhos.

La setlejo estas en areo de granito kaj ardezo inter la basenoj de la riveroj Zêzere kaj Unhais kaj de la rojoj Pêra kaj Mega, nuntempe pliigitaj per la akvorezervejoj de du grandaj akvobaraĵoj, nome Cabril kaj Bouçã.

Riveraj bildoj[redakti | redakti fonton]

En junio 2017 en la areo estis granda forstincendio, kiu okazigis 64 mortojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Pedrógão Grande.
  • Preĝejo de Pedrógão Grande
  • Ponto de Cabril (super la rivero Zêzere)
  • Preĝejo de Misericórdia de Pedrógão Grande
  • Pilorio de Pedrógão Grande
  • Casa da Criança
  • Muzeoj Casa-Museu Manuel Nunes Corrêa, de Religia Arto, Pedro Cruz, de la Respubliko kaj Framasonismo, kaj de Concertinas
  • Romiaj ruinoj
  • Ardeza domaro kaj rivera banejo de Mosteiro
Situo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]