Pasundan
Ŝtato Pasundan | |||||||||||||
| |||||||||||||
subŝtato | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
La Ŝtato Pasundan (indonezie: Negara Pasundan; sundane: Nagara Pasundan) estis subŝtato formita en la okcidenta parto de la indonezia insulo Javo fare de Nederlando en 1948 sekvante la Linggadjati Interkonsenton. Ĝi estis simila al la geografia areo nun ampleksita fare de la nunaj provincoj de Okcidenta Javo, Banteno kaj Ĝakarto.
Respubliko de Pasundan (indonezie: Republik Pasundan) estis deklarita la 4an de majo 1947 sed estis dissolvita poste tiun jaron. La 26an de februaro 1948, la Ŝtato de Okcidenta Javo (Negara Jawa Barat) estis establita kaj, la 24an de aprilo 1948, la ŝtato estis renomita Pasundan. Pasundan iĝis subŝtato de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio en 1949 sed estis integrigita en la Respubliko de Indonezio (mem ankaŭ ero de la USI) la 11an de marto 1950.[1][2]
En 2009, ekzistis propono renomi la nunan Okcidenta Javo provinco Pasundan ("Provinco de la Sundanoj") laŭ la historia nomo por Okcidenta Javo.[3]
Interesaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Wiranatakusumah V, ŝtatestro (8 majo 1948 ĝis 23 januaro 1950)
- Djumhana Wiriaatmadja, ĉefministro (10 januaro 1949 ĝis 11 januaro 1950)
- Makmun Sumadipradja, ministro pri internaj aferoj (31 januaro 1949 ĝis 11 januaro 1950)
- Abdurachim Kartadjumena, justicministro (18 julio 1949 ĝis 11 januaro 1950)
- P.J. Gerke, financministro (8 majo 1948 ĝis 23 januaro 1950)
- Usman Judakusumah, ministro pri edukado (8 majo 1948 ĝis 23 januaro 1950)
- Musa Suria Kertalegawa, transportministro (18 julio 1949 ĝis 23 januaro 1950)
- Ardiwinangun, ministro pri sociaj aferoj (18 julio 1949 ĝis 11 januaro 1950)
- Sudarma Suradiradja, ministro pri ekonomiaj aferoj (18 julio 1949 ĝis 23 januaro 1950)
- D. Sukardi
- Kornel Singawinata, sanministro (18 julio 1949 ĝis 11 januaro 1950)
- Adil Puradiredja, ĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj (8 majo 1948 ĝis 10 januaro 1949), vicministroprezidento kaj ministro pri sociaj aferoj (31 januaro 1949 ĝis 18 julio 1949)
- Anwar Tjokroaminoto, ĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj (11 januaro 1950 ĝis 23 januaro 1950)
- Djerman Prawirawinata
- Djundjunan Setiakusumah, sanministro (11 januaro 1950 ĝis 23 januaro 1950)
- Wiranatakusumah VI
- Tan Hwat Tiang, ministro pri transporto (8 majo 1948 ĝis 18 julio 1949), justicministro (18 oktobro 1948 ĝis 10 januaro 1949), sanministro (31 januaro 1949 ĝis 18 julio 1949)
- Mohammad Enoch
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ “United States of Indonesia”.
- ↑ Simanjuntak 2003, paĝoj 99–100
- ↑ Nasrullah, Annas (2009-10-29). “Tokoh Jabar Siapkan Deklarasi Provinsi Pasundan : Okezone News”, Okezone (id-ID). Alirita 2023-03-21..