Parlamento de la Kabo de Bona Espero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inaŭguro de la 1-a sesio de la Parlamento en 1854.

La Parlamento de la Kabo de Bona Espero (angle Parliament of the Cape of Good Hope) estis la leĝdona povo de la brita Kabkolonio en Sud-Afriko de sia fondo en 1853 ĝis la kreado de la Unio de Sud-Afriko en 1910, kiam ĝi estis forigita kaj anstataŭigita de la Parlamento de Sud-Afriko.

Ĝi konsistis el House of Assembly (malsupra ĉambro) kaj leĝa konsilio (supra ĉambro).