Péter Beretzk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Beretzk
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1894 (1894-10-23)
en Szeged
Morto 9-an de junio 1973 (1973-06-09) (78-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ornitologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Péter Beretzk [bereck], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beretzk Péter estis hungara kuracisto, ornitologo, profesoro.

Péter Beretzk [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1894 en Szeged. Li mortis la 9-an de junio 1973 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Beretzk frekventis universitatojn en Kolozsvár (1912-1914) kaj Budapeŝto (1918–1920). Li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1920, poste li eklaboris en Hungaraj ŝtatfervojoj. Li estis ĉefkuracisto en 1940 en Budapeŝto. En 1948 li estis nomumita privata profesoro en Scienca Universitato de Szeged, en 1964 ordinara profesoro. Li kandidatiĝis el biologio en 1952. En 1968 li ricevis memormedalon.

Li okupiĝis multe pri ornitologio, li esploris la birdajn vivojn en Lago Fehér.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Fehértó (1943)
  • Parti madárvonulás (1957, 1958)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.