Pál Magyar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Magyar [madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar Pál estis hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro.

Pál Magyar [1] naskiĝis la 27-an de marto 1895 en Cegléd. Li mortis la 18-an de aprilo 1969 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Magyar frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste altlernejon pri minejoj kaj arbaroj en Selmecbánya. En 1915 li soldatiĝis, en la sekva jaro li eswtis militkaptito, li hejmenvenis post la 1-a mondmilito kaj li sekvis rifuĝon de la altlernejo al Sopron, kie li akiris diplomon en 1920. Post siaj studoj li laboris en diversaj institutoj. Inter 1924 kaj 1927 li respondecis pri arbarigado en Püspökladány, kie jam la grundosaliĝo etendiĝis. En 1927 li ricevis postenon en instituto pri arbaroj en Sopron. En 1930 li doktoriĝis en Debrecen, post 5 jaroj li estis nomumita privata profesoro en kampuso en Sopron. En 1938 li ricevis la titolon arbara ĉefinĝeniero, poste 2 jarojn li studis la arbarojn en Eŭropo. Hejmenveninta en 1941 li ricevis la titolon arbarkonsilisto, samtempe li iĝis institutestro. En 1947 li estis nomumita universitata profesoro. Ekde 1951 ĝis la emeritiĝo en 1965 li okupiĝis pri arbarigoj en instituto, dume en 1952 li doktoriĝis el biologio. Li ricevis premiojn en 1964 kaj 1967.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Alföldfásítás (1960-61) - 2 volumoj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.