Pál Lázár L.

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Lázár L., laŭ hungarlingve kutima nomordo Lázár L. Pál estis hungara inĝeniero, profesoro, parlamentano.

Pál Lázár L. [1] naskiĝis en 1856 en Nagybajom. Li mortis la 21-an de februaro 1917 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Lázár L. akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1880. Post siaj studoj li laboris en 2 jarojn en fabriko, poste li estis sendita al Germanio, Svislando, Francio kaj Britio por studi la agrikulturajn maŝinindustriojn dum 3 jaroj. En 1886 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Li estis katedrestro inter 1889-1918, ekde 1890 publika ordinara profesoro. Inter 1905-1910 li estis parlamenta deputito. Li partoprenis en establo de la unua hungara fabriko pri kudromaŝinoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Geräthte und Maschinen… (1885)
  • Gazdasági szeszgyártás kézikönyve (1892) kun Tamás Kosutány
  • Néhány szó a leggazdaságosabb motorokról (sen eldonjaro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.