Pál Kozma
Pál Kozma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1920 en Gyulaháza |
Morto | 14-an de februaro 2004 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Agrikultura Universitato (Gödöllő) • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ĝardenkulturisto |
Pál KOZMA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma Pál estis hungara inĝeniero, agronomo, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1973).
Pál Kozma [1] naskiĝis la 11-an de julio 1920 en vilaĝo Gyulaháza. Li mortis la 14-an de februaro 2004 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pál Kozma frekventis universitatojn en Gödöllő kaj Budapeŝto. Li estis simpla instruisto inter 1947-1949, poste li instruis en universitato aŭ altlernejo. En 1961 li doktoriĝis el agrara scienco. Li estis katedrestro inter 1959-1990, rektoro inter 1965-1971. Li konstante okupiĝis pri vinberoj. Li redaktis ekzemple Acta Agronomica Hungarica kaj Vignevini. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A szőlő nemesítése (1951)
- A szőlő (La vinbero), (1966)
- Morfologia, anatomia e biologia del fiore della vite (1974)
- A szőlő- és borkultúra története Magyarországon (Historio de la vin- kaj vinberokulturo en Hungarlando), (1995)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- skulptaĵo en Gyulaháza
- bazlernejo en Gyulaháza prenis la nomon "Kozma Pál"