Pál Járdányi
Pál Járdányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de julio 1966 (46-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Patro | István Járdányi Paulovics |
Edz(in)o | Elisabetta Devescovi |
Okupo | |
Okupo | komponisto • universitata instruisto • pianisto • violonisto |
Pál JÁRDÁNYI [jArdAnji], laŭ hungare kutima sinsekvo Járdányi Pál estis hungara komponisto kaj profesoro. Lia patro estis István Járdányi Paulovics.
Pál Járdányi naskiĝis, kiel Paulovics Pál la 30-an de januaro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de julio 1966 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pál Járdányi lernis violonadon en 1928 en Romo, poste en Budapeŝto li lernis ankaŭ pianludon kaj komponadon. Li frekventis universitaton pri etnografio kaj ankaŭ Muzikakademion inter 1936-1942, kie li lernis ekzemple de Zoltán Kodály, Ede Zathureczky. Poste li verkis fakartikolojn en diversajn revuojn aŭ institutojn, ekzemple Erdélyi Tudományos Intézet. Inter 1946-1959 li instruis en Muzikakademio, poste li estis forigita, ĉar li apogis la revolucion en 1956. Li havis 2 edzinojn kaj du filojn. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.