Pál Békés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Békés
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1956 (1956-03-27)
en Budapeŝto
Morto 28-an de majo 2010 (2010-05-28) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Memorigilo Pál Békés
Profesio
Okupo scenaristotradukistoverkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál Békés [bEkEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Békés Pál, estis hungara verkisto, dramisto, tradukisto, scenaristo, universitata instruisto.

Memortabulo pri Pál Békés

Pál Békés [1] naskiĝis la 27-an de marto 1956 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de majo 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Békés devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1980. Post siaj studoj li instruis la anglan lingvon en diversaj mezlernejoj. Inter 1984 kaj 1994 li estis liberprofesia verkisto, poste li havis postenon en Hungara Televizio. Li ofte kontribuis al eldonejoj, teatroj, televizioj, radioj. Li ricevis premiojn inter 1982-2009. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Darvak (romano, 1979)
  • Lakótelepi mítoszok (noveloj, 1984)
  • A női partőrség szeme láttára – három komédia (3 komedioj, 1992)
  • A bűntárs (romano, 2004)
  • scenarlibroj

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La Timulo de Pál BÉKÉS. elhungarigo de Lenke SZÁSZ, ilustraĵoj de Yentl-Rose HEMELRIJK, eldonejo de Dokumenta Esperanto-Centro Đurđevac, 2023.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2 memortabuloj en Budapeŝto
  • premio fondita en 2013

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Komentoj pri “LA TIMULO” [1]

"Ĉi tiu bela libro estas humura kaj samtempe profunda meditado pri ekvilibra sinteno inter revemo kaj realemo. Temas pri fabelo plena je alegorioj kaj simboloj, kiujn la leganto povas interpreti diversmaniere, depende de sia aĝo kaj de siaj vivospertoj. Ĉiuj roluloj loĝas en malgranda arbareto kaj havas malcertan identecon. Ili ŝajnas esti koboldoj, diversaspektaj kaj havantaj diversajn karakterojn, eventuale parte similantaj diversajn arbarajn bestetojn.

La sola rolulo kies identeco klaras estas la poŝtisto (iu birdo prezentita antropomorfe), sed ties rolo malgravas en la rakonto. La malcerteco koncerne la identecon kaj la aĝon de la ĉefaj roluloj permesas grandan liberecon de interpretado al legantoj. La ĉefa rolulo estas ulo kiu je certa momento en sia vivo komencis suferi pri grava krizo de paniko, kiu igis lin izoliĝi de ĉiuj siaj antaŭaj amikoj. Li enŝlosis sin en sia loĝejo ene de arbotrunko, fariĝis suspektema pri ĉio ajn kaj ĉiu ajn, perdis apetiton, perdis intereson pri legado kaj eĉ pri sia propra sano. La loĝantoj de la arbaro anstataŭigis lian nomon per la kromnomo “Timulo”, kaj dum 7 jaroj ne plu sukcesis havi ajnan kontakton kun li. Antaŭ la krizo, Timulo estis amikema kaj babilema, kutimis regali siajn amikojn per bongusta teo, voĉlegante aŭ rakontante fascinajn fabelojn, en kiuj la bono ĉiam venkas la malbonon. Kio kapablis tiom draste ŝanĝi la konduton de normala kaj afabla estaĵo?

Jen kio. Iom post iom, la trankvilan mondon de tiuj loĝantoj komencis hanti monstroj, kiuj malordigis kaj malbonigis ĉies vivojn. Samkiel en fabeloj, memfidaj kavaliroj iris batali kontraŭ la monstroj kaj trairis la arbareton rajdante belajn ĉevalojn, portante ŝildojn kun aŭdacaj devizoj, kiel ekzemple: “Neniam nin regos despotismo draka!” Tamen, malkiel en fabeloj, la kavaliroj neniam revenis venkantaj, dum la monstroj plimultiĝis … La ĉefa rolulo de la libro perdis iom post iom sian fidon ke la bono ĉiam venkas la malbonon, ĝis li ne plu kapablis elĉerpi esperon kaj kuraĝon el utopiaj rakontoj, kaj ne plu havis forton ĝui la realan vivon. Lia timo atingis paroksismon, kiam li ricevis leteron de sia plej bona amiko Vagulo, kiu konfirmis la plej nigrajn timojn de la arbaretanoj. Tiu 6 strofa arteca poem-letero priskribis la ekster-arbaretan mondon kiel modernan distopion, en kiu la monstroj jam malordigis, malpurigis, detruis kaj malbeligis ĉion. Mi citas la lastajn strofojn: “Ĉi tie ĉio ŝanĝiĝis,/ eĉ la aero malpuras./ Birdoj sur teron falas,/ flamaj riveroj forkuras.// Ĉi tie ĉio ŝanĝiĝis,/ kanto arbaron ne skuas./ Konsolo, espero mankas,/ kaj monstroj diboĉe bruas.” Ŝajnas ke la letero intence priskribis troigitan raporton pri la eksterarbara mondo, por timigi la arbaretanojn.

La libro prezentas humure kaj sprite la aventurojn de Timulo, kiu post 7 jaroj de izoliĝo forlasas la arbareton kaj iras renkonti la monstrojn, sen suspekti ke ĝuste lia eksa plej bona amiko Vagulo jam fariĝis monstro, apartenanta al la plej danĝera specio: specio homaspekta! La hipokrita Vagulo, ruze sukcesas konvinki lin fariĝi mem monstro, por ke tiamaniere savu sian karan bibliotekon. Gravas en tiu rakonto la fakto, ke ĝuste la granda biblioteko de fabeloj konservita de Timulo en sia hejmo estas la plej granda minaco por la vivoj de monstroj. Sen utopiaj revoj, la reala mondo malpliboniĝas ĉar la monstroj prosperas.

La kontaktoj de Timulo kun diversspecaj alegoriaj monstroj estas plena je surprizoj por la leganto. La ilustraĵoj (kreitaj speciale por tiu ĉi eldono de la esperantista nederlanda grafikistino Yentl-Rose HEMELRIJK) aldonas ĉarmon kaj humuron al tiuj surprizoj. Inter la multaj alegoriaj monstroj de la libro, min impresis precipe la nevidebla monstro nomita Interna Malpleno. Kvankam tiu surdige bruas en la cerbo de Timulo, tiu ĉi sukcesas venki ĝin eĉ sen ajna strategio, nur murmurante (laŭ instinkte kaj pro terura timo!) malnovan porinfanan kanteton. Evidentiĝas ke la tiel nomata Interna Malpleno restas fakte ekstere ĝis ĝi neniiĝas, ĉar ĝi ne povas enigi animon jam plen-plenan je muziko! Fin-fine, Timulo alvenas al la saĝa konkludo ke “La mondo plenas je monstroj, ĉar estas facile monstriĝi. Tre facile. Malfacilas ne fariĝi monstro.” Tiu kompreno kuracas definitive la panikon de Timulo.

Li revenas al sia arbareto, kie lian bibliotekon jam bruligis Vagulo. Sed la libroj daŭre ekzistas en la memoro de Timulo, do tiu denove rakontas ilin… kaj okazas miraklo, kiel en fabeloj: la eta mondo de la arbareto iom post iom normaliĝas kaj iĝas fortikaĵo de kontraŭmonstra rezisto! La libro finiĝas tiel: “Kaj Timulo daŭrigis rakonti fabelon, la novan historion. Ĝi temis pri tio, kiel Timulo por ĉiam fariĝis Vivulo.

Kvankam la aŭtoro ne diras klare ke la timo mem povas fariĝi danĝera monstro, la leganto sentas tion la tutan tempon. Rakontante la heroecan lukton de Timulo por venki sian paroksisman timon, Pál BÉKÉS realigas ankaŭ belan pledon por ekvilibro en la vivo. Ĉar la aventuroj de Timulo okazas paralele kun tiuj de siaj malprudentaj geamikoj, kiuj intertempe estis venkitaj de senhontaj monstroj damaĝantaj iliajn vivojn. Do, evidentiĝas ke ne nur ekstrema timo, sed ankaŭ ekstrema malprudento (manko de timo) povas fariĝi danĝera. Jen kion asertas la ĉefa rolulo de la rakonto pri la monstroj: “Bedaŭrinde, ili estas nevenkeblaj. Sed... oni povas distancigi ilin.

Pál BÉKÉS uzas multajn amuzajn esprimojn en la rakonto, aludante pri diversaj hungarlingvaj proverboj kaj eldiroj, kiujn li aliformas laŭ la bezonoj de la teksto. Iuj proverboj ekzistas ankaŭ en aliaj eŭropaj lingvoj kaj kelkaj el ili eniris eĉ la Proverbaron de Zamenhof. La tradukistino lerte trovis humurajn ekvivalentojn en Esperanto por multaj vortludoj. Ĉar mi tute ne konas la hungaran, mi kolektis kelkajn informojn pri tiaj aludoj de la tradukistino mem. Jen ekzemplo de tia aludo kiu plej amuzis min: “Monstro al monstro okulojn ne pikas” — el la hungara (kaj Zamenhofa) proverbo “Korvo al korvo okulojn ne pikas”. Jen alia lerte rimigita aludo al hungara popolkanto: “Kiu monstro volas esti, en infero devas festi”.  Por ke la leganto komprenu ankaŭ la ĉirkaŭtekston de tiu frazo, mi citas laŭvortan elhungarigon de la tuta koncerna strofo, tiel kiel Lenke SZÁSZ sendis al mi: “Kiu volas fariĝi sakŝalmisto,/ Tiu devas iri en inferon./ Tie li devos ellerni/ Kiel  ludi la sakŝalmon.” Estas ege komike, ke ĝuste tiujn vortojn uzis Interna Malpleno, antaŭ ol ĝi estis neniigita pere de iu… kanteto! Do la monstro tiom pritimis muzikon, ke ĝi jam obsedis pri muziko eĉ antaŭ ol alfronti sian venkonton!

Mi opinias, ke tiu ĉi libro bele zorgita de la eldonisto Josip PLEADIN estas taŭga fonto de meditado por esperantistoj, ĉar la Movado estas ĉiam klopodanta trovi la ekvilibron inter revemo kaj realemo. Zamenhof esperis, ke la Movado fariĝu fidinda fortikaĵo kontraŭ Maljusteco, Mensogo, Interetna Malamo, Krueleco kaj aliaj “monstroj”. Kaj la esperantista komunumo ja sukcesis ĝis nun venki multajn ege malfacilajn historiajn ĉirkonstancojn. Ni esperu ke ankaŭ estonte ĝi sukcesos konservi tiun “kontraŭmonstran” tradicion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mezvoje inter utopio kaj realismo, Luiza Carol, Esperanta Retradio, la 17an de majo 2024