Pál Áldásy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Áldásy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1928 (1928-01-12)
en Szombathely
Morto 3-an de aŭgusto 1988 (1988-08-03) (60-jaraĝa)
en Miskolc
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Pál Áldásy [AldAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Áldásy Pál estis hungara bestokuracisto. Lia familia nomvarianto estis Áldássy.

Pál Áldásy[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1928 en Szombathely, li mortis la 3-an de aŭgusto 1988 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Áldásy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris diplomon en veterinara fakultato de Universitato Reĝo Sankta Stefano en 1951. Li laboris kun stipendio inter 1952–1955 en instituto de Veterinara Universitato de Budapeŝto, poste ĝis la pensiuliĝo en 1987 li estis institutestro de Miskolc. Intertempe li kandidatiĝis en 1956 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis plej ofte pri virusoj de bovoj kaj ŝafoj. Li ricevis dufoje premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kórokozó coli-baktériumok típusainak meghatározása (disertaĵo, 1955)
  • A Miskolci Állategészségügyi Intézet (1957)
  • Vizsgálatok a malacok vírusos hasmenéséről (kunaŭtoro, 1966)
  • A szarvasmarha-vírus okozta légző- és emésztőszervi betegségek elleni védekezés különböző tartási rendszerekben (kunaŭtoro, 1978)
  • Vér-alapértékek tejhasznú kecskeállományban (kunaŭtoro, 1981).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en instituto de Miskolc (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]