Orgasma festotago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Orgasma festotago - portugale Dia do Orgasmo - okazis en la 9-a de majo en brazila urbo Esperantina (Piaŭio), ekde 2001, kiam la festotago estis aprobata de la urba parlamento. La proponanto de tiu festo estis la urba konsilanto Arimatéia Dantas. En orgasma festotago, li proponis, oni metu en la stratoj afiŝojn apogantajn la orgasmon. Ankaŭ defilu ujo en formo de paro, en kiun la loĝantoj metas biletojn kun siaj deziroj. Eblas alsendi mesaĝon ankaŭ per la interreto. Sekve, vespere, okazis "sciencaj" paroladoj pri la orgasmo kaj kiel atingi ĝin. Fine, la plej maljuna prostituistino de la urbo paroladis pri siaj spertoj. Dantas ekhavis la ideon ĉar multaj el liaj koramikinoj ne atingis orgasmon.

Per eksteraj referencoj nur eblas konfirmi du okazigojn en la urbo, en 2001 kaj 2002. Tio ne signifas ke la iniciato tuj forgesiĝis post la dua jaro, sed ankaŭ ne pruvas la malon. En la 2020-aj jaroj brazilaj gazetoj sensacie raportas pri nova propono de "tutmonda orgasma festotago", kaj la iniciato en Esperantina (Piaŭio) neniel plu estas menciata.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]