Orfejo terezkvartala (Sibiu)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orfejo terezkvartala de Sibiu

La eksa orfejo en la Tereza-kvartalo de Sibiu; bone videblas antaŭ la enirejo la monumento de imperiestrino Maria Tereza. La kirko fone estas romkatolika

La eksa orfejo en la Tereza-kvartalo de Sibiu; bone videblas antaŭ la enirejo la monumento de imperiestrino Maria Tereza. La kirko fone estas romkatolika
Prezento
Dato de konstruo 1767-1771
Geografio
Loko municipo Sibiu
Adreso Str. Gladiolelor 4-8
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
vdr

La Orfejo terezkvartala de Sibiu (rumane Orfelinatul Terezian din Sibiu, germane Waisenhaus in der Burger-Vorstadt) estas ensemblo de historiaj monumentoj en la Terezian-urboparto nordeosta en Sibiu, Rumanio.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruperiodo estis inter 1767 kaj 1771; ĝia situo estas ĉe Gladilelor-strato nr. 4-8. La planojn faris la aŭstra arkitekto Leopold Grossmann. Grossmann mem tiam jam estis farinta en Vieno la Rennweg-orfejon en la 3-a urbodistrikto/Landstraße kiu modelis por multaj posteulaj en la tuta monarkio. Temas pri ejaro L-forma kun ne malpli ol 35 fenestroj en la unua etaĝo spektantaj al la strato.

Post aliaranĝo de la historia konstruaĵarmedio en la 1950-aj jaroj restis du aĵoj:

  • la eksa orfejo kun bronza busto de Maria Tereza de Aŭstrio (de Constantin Kleber el la jaro 1909), kie gastas nuntempe la internejoj kaj atelieroj de la metilerneja komplekso "Independența" kaj la Nutraĵteknologia lernejo
  • la trinava romkatolika Preĝejo Vizito de Maria (rumane: Biserica romano-catolică din Terezian), modesta ejo laŭ baroka jezuita stilo; la altaroj venis el Vieno

Dum la epoko inter la du mondmilitoj studprefekto surloka estis (de 1929) la posta estro de la rumania episkoparo Áron Márton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo kun la historiaj monumentoj de Rumanujo. Arkivita el la originalo je 2019-05-31. Alirita 2020-07-10.