Ollantay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ollantay [oljantaj] estas drameca teatraĵo, origine skribita en la keĉua lingvo. Laŭ kelkaj estas de inkaa origino -- kaj kiel tia la plej malnova kaj plej profunda esprimo de keĉua literaturo -- dum aliaj kredas ĝin de kolonia hispanida origino.[1]

La plej malnova konata manuskripto de Ollantay apartenis al la pastro Antonio Valdes (18-a jarcento), kiu por iom da tempo laŭsupoze estis la origina verkinto; tamen, aliaj malsamaj manuskriptoj estis trovitaj kio sugestas la ekziston de komuna deveno, pli malproksima, origino.[2] La plej vaste akceptita teorio estas ke la rakonto estas de inkaa origino kaj estis konservita tra parola tradicio ĝis ĝi estis adaptita por teatra prezento en koloniaj tempoj.

Ollantay unue estis publikigita en 1857 fare de Johann Jakob von Tschudi, en la keĉua kaj la germana. La unua hispana versio aperis en Lima en 1868, publikigita fare de José Sebastián Barranca kaj subtekstigita "Los rigores de un padre y la generosidad de un rey (La severeco de patro kaj malavareco de reĝo)"; ekde tiam diversaj versioj estis publikigitaj en gamo da lingvoj.

La verko temas pri historio inter inkaaj nobeloj kun amafero inter princino kaj militisto (Ollantay). Tiu amafero estas malpermesita de la imperiestro pro malsama socideveno de la geamantoj. Li estis enprizonigita kaj fuĝas kredante ŝin mortinta. Sekvas ribelo kaj matura vivo de ekstergeedza filo de la geamintoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hills, Brokaw, V.C.
  2. Hills, Brokaw

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hills, E. C. (1914). The Quechua Drama, Ollanta. Romanic Review, 5, 127-176.
  • Brokaw, G. (2006). Ollantay, the khipu, and eighteenth century neo-inca politics. Bulletin of the Commediantes 58 (1), 31-56.
  • V.C. (1975). Ollantay y Cantos y Narraciones Quechuas. Revista de Crítica Literaria Latinoamericana, 1 (2), 157-158.