Numulito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nummulites

NummulitesNumulitoj estas genro de formortintaj foraminiferoj de la grupo de la bentosoj. Ties konkoj troviĝas ofte kiel fosilioj kaj ili atingas ĝis 6 cm en la diametro. Ii havas rondan formon, rekonita facile pro siaj spiraloj, subdividitaj de nekompletaj septoj en preskaŭ kvadrataj ujoj. Ili estas komunaj en la rokoj de la Terciaro, ĉefe ĉirkaŭ la Mediteraneo (ekzemple, en la kalkaj rokoj de la Eoceno en Egiptio). Ili estas tre interesaj kiel gvida fosilio. La nomo "Nummulites" estas etaĵo de la latina vorto nummulus kio signifas "eta monero", pro ties formo. En 1913, Randolph Kirkpatrick publikigis libron, The Nummulosphere: an account of the Organic Origin of so-called Igneous Rocks and Abyssal Red Clays, defendante la teorion, ke ĉiu rokaĵo formigixis pro akumulado de foraminiferoj kiel la numulitoj.

Ekzistas plataj foraminiferoj kiuj vivas surfunde kiel anoj de la surfunda vivulantaro (kiel la bentosoj). Kaj ankaŭ ekzistas aliaj kiuj ŝvebas en ĉiu alteco de la akvo kaj apartenas al la planktono. El inter la unuaj, surfunduloj, inter la bentosoj estas la numulitojNummulites, laŭ vorto (el la latina) "moner-bestoj", kiuj estas tre interesaj por la fakuloj. Kvankam ili estas unuĉelaj, kiel la aliaj foraminiferoj, kelkaj povas atingi grandon de ĝis 12 cm en diametro. Ili estas tre kuriozaj kaj bele ornamitaj kun formo de spiralo centre kaj rondaj konture; do la interna strukturo estas prilaborita. Ĉar fakuloj multe pristudas ilin, la numulitoj utilis eĉ por dividi la eocenon. Temas pri unuĉelaj animaloj tre interesaj por la studoj de la Paleozoologio kaj de la Geologio.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Ĉar numulitoj estas fosilioj tre abundaj, facile rekoneblaj kaj loĝataj en certaj biozonoj ili estas uzataj kiel gvidfosilio. Notu, ke dank' al apero de Nummulites tavertetensis en Malprofunda Benta Zono 15 (SBZ 15) eblis dati la plej malnovajn fosiliajn restaĵojn de Sireni en [[Eŭropo. ] Occidental]] trovita en nova paleontologia loko, en Santa Brigida, Amer (La Selva, Katalunio, Hispanio) proksime de malnova Ŝtonminejo de Kalkŝtono kun Numulites. <Vef> Rona_ Fuentes-Buxó , R., Fuentes-Buxó, A. 2016. Malkovro de sirenaj restaĵoj en la Luteciano (Meza Eoceno) de Santa Brígida (Amer, La Selva, Ĝirono). Verkoj de la Geologia Muzeo de Barcelono, 22: 19-24 .</ref>

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.