Norda formikulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda formikulo
Norda formikulo
Norda formikulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Myrmecocichla
Specio: M. aethiops'
Myrmecocichla aethiops
(Cabanis, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Norda formikulo (Myrmecocichla aethiops) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca.

Ĝi estas nigreca birdo, kiu montras dumfluge blankan makulon en ĉiu flugilo. Deproksime videble estas iom skvamecaj ĉekape.

Ili formas etajn grupojn.

Ĝi troviĝas en subsahara Afriko el Okcidenta Afriko orienten al Sudano kaj suden ĝis Kameruno kaj Tanzanio, nome en la landoj Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Gambio, Kenjo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sudano kaj Tanzanio. Ties natura habitato estas seka savano, subtropika aŭ tropika seka herbejo de malaltaj teroj super 1700 m aŭ de pli altaj altitudoj, ofte ĉe termitejoj. Ili estas komunaj en la Nacia Parko de Lago Nakuru kaj de tie kaj de Naivaŝa al Masai Mara. Sed tie ne estas ĉar anstataŭas ĝin la Nigra formikulo, iom diference ĉar havas blankajn markojn en ŝultroj, bedaŭrinde ne ĉiam videblajn. Plej facile diferenceblas dumfluge kiam videblas la blankaj flugilmakuloj ege klare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]