Saltu al enhavo

Nodar Kanĉeli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nodar Kanĉeli
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1938 (1938-04-21)
en Moskvo
Morto 26-an de junio 2015 (2015-06-26) (77-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moscow State University of Civil Engineering (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Ostankina televida centro
Transvaal-parko
Katedralo de Kristo Savinto
vdr

Nodar Vaĥtangoviĉ Kanĉeli (ruse Нодар Вахтангович Канчели; naskiĝis la 21-an de aprilo 1938) estas sovetia kaj rusia inĝeniero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj plej gravaj objektoj, projektitaj de Nodar Kanĉeli aŭ kun lia partopreno:

Katastrofoj[redakti | redakti fonton]

Inter la projektitaj de li moskvaj konstruaĵoj estis du fero-betonaj kovriloj, kies detruiĝo okazigis katastrofojn kun multaj viktimoj: kupolo de akvoparko Transvaal-parko (falis en februaro 2004) kaj kovrilo de bazara konstruaĵo Basmannij (la akcidento okazis en februaro 2006).

Pro la unua kazo Kanĉeli estis kulpigita de la Prokuroraro de Moskvo. Al li estis proponita amnestio ligita al 100-jariĝo de la Ŝtata Dumao de Rusio; li konsentis, ne konfesinte tamen sin kulpa. La 26-an de oktobro 2006 juĝistaro Zamoskvoreckij agnoskis laŭleĝecon de la amnestio.