Nina Berberova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nina Berberova
Persona informo
Нина Берберова
Naskiĝo 26-an de julio 1901 (1901-07-26)
en Sankt-Peterburgo
Morto 26-an de septembro 1993 (1993-09-26) (92-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortis per morto per falo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancioUsonoRusio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • kritikistopublikigisto • prozisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nina Nikolajevna BERBEROVA (ruse Ни́на Никола́евна Бербе́рова; naskiĝis la 26-an de julio[jul.]/ 8-an de aŭgusto 1901[greg.] en Sankt-Peterburgo, mortis la 26-an de septembro 1993, en Filadelfio, Usono) estas rusa-usona poetino kaj verkistino de biografiaj esploroj kaj memuaroj, precipe pri rusoj en ekzilo[1].

Ŝia patrino estas rusa kaj ŝia patro estis armeno. Post la Oktobra Revolucio kaj rezulte de la posta preskaŭ sesjara Rusia Enlanda milito (1917 - 1923) komencis en la somero de 1922 periodo de amasa elpelado de la intelektularo (Blanka elmigrado) akompanata de sistemaj subpremoj. Du jarojn poste ŝi decidas ekziliĝi.

Ŝi forlasis Rusion por fine ekloĝi en Parizo kie ŝi renkontiĝis multaj aliaj rusaj artistoj en ekzilo kiel Anna Aĥmatova, Vladimir Nabokov, Boris Pasternak, Marina Cvetajeva kaj Vladimir Majakovskij. Ŝi ankaŭ verkis la unuan biografion pri Ĉajkovskij "Ĉajkovskij, la historio de soleca vivo" (1936) kiu estis tradukita al multaj lingvoj pro la granda sukceso.

Post la Dua Mondmilito ŝi verkis sian ĉefverkon, la aŭtobiografian libron Курсив мой (Kursivo estas mia) (1969 en la angla; 1972 en la rusa), biografia libro pri la baronino M. Budberg Железная женщина (1981), studaĵo "Homoj kaj loĝioj. Rusaj framasonoj de la 20-a jarcento" (1986).

Ŝi verkis rakontojn de kaj inaj kaj viraj vizaĝoj; preskaŭ ĉiuj verkoj (krom esplorverkoj) estas aŭtobiografiaj.

Dum la periodo inter la du mondmilitoj Nina Berberova sentis sin izolita de la dadaismaj, superrealismaj kaj avangardaj grupoj, kiuj regis la parizan literaturan scenejon, kaj kiuj restis indiferentaj, laŭ ŝi, al rusaj elmigrintaj verkistoj.

En 1950, ŝi elmigris al Usono[2]. En 1954, ŝi geedziĝis kun George Kochevitsky, rusa pianisto kaj instruisto. Ŝi komencis sian akademian karieron en Universitato Yale en 1958, kie ŝi instruis rusan literaturon[2]. En 1959, ŝi akiris la usonan ŝtatanecon. En 1963, ŝi forlasis la Universitaton Yale kaj iras al Universitato Princeton, kie ŝi instruis rusan literaturon[2] ĝis sia emeritiĝo en 1971.

Estas nur ekde la jaro 1985, kiam tradukistino tradukis verkon en la franca (L' accompagnatrice), ke la eldonejo Actes Sud publikigis ŝiajn rakontojn verkitajn en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(fr) Ida Junker, Le monde de Nina Berberova, Paris, eld. L'Harmattan, 2012.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(fr) Dokumenta filmo en du partoj "Le pasport rouge" kaj "Allègement du destin", (Televido France 3, 1992)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Nina Berberova arkivo, sur www.babelio.com
  2. 2,0 2,1 2,2 (fr) Indekso de literaturo, arkivo, rdelpiano.org