Nia lingvo Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas serio de modestaj kajeroj, kiujn verkis kaj eldonis Karl Vanselow fine de la 1940-aj kaj komence de la 1950-aj jaroj en Berlino.

Temas pri "Elektita prozo por deklamo kaj kanto" kaj enhavas entute 250 poemoj. La tuto estis distribuata en formo de 6 kajeroj po 32 paĝoj, entute 192 paĝoj.

Ĉiu poemo aŭ kanto havas numeron (ĝis 250) kaj indikon pri la titolo en la orginala lingvo, se estas traduko, aŭ pri la melodio.

Estas multaj tradukoj de siatempe famkonataj kantoj, ekzemple el operetoj, kiuj estis prezentitaj en la t.n. Ardesia-Festoj. Ekzemple enestis multaj tradukoj de konataj italaj kantoj por de "Italio-Festo" okaze de la naskiĝtago de Karl Vanselow en la "Dua kajero de la unua serio".

Sur la kovrilpaĝo kutime estas pliaj informoj. Ekzemple estas menciita, ke la poemoj ofte estis uzitaj en la programo de Radio Roma.

La prezo estis modesta: La tuta serio de 6 kajeroj kostis 5 Internaciajn Respondkuponojn.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen plaĉa kajero kun 44 poeziaĵoj, el kiuj 26 estas agorditaj laŭ plimalpli konataj melodioj. La aŭtoro vere majstras la lingvon; ĉar li, sen deformiĝoj, sen novaj vortoj, eĉ preskaŭ sen uzo de la apostrofo, atingas perfektajn versojn. Mi ne konas ĉiujn citatajn melodiojn; sed mi asertas, ke tiuj de mi konataj bonege sin adaptas, laŭ ritmo kaj sento, al la plej pura poezio. La aŭtoro defendas, do, la preferon de poezio por la lingvo-lernado, kaj certe li pravas.

La instruantoj agus bone uzante tiun rimedon, bedaŭrinde iom forgesata ĉe ni, ne nur ja en la instruado de Esperanto...

Oni devas mencii kun danko, ke unu el la plej belaj pecoj — la 22a — temas vere delikate pri hispana elmigrinto. Kun simila enhavo, ĵus aperis la dua kajero, kaj en Januaro aperos la tria de la sama serio. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n048 (dec 1952)
Citaĵo
 Jen nova kajero de tiu bela kolekto de elektita poezio por deklamo kaj por kanto. Ĝi enhavas krom bonajn tradukojn de germanlingvaj poetoj, ĉarmajn originalajn poemetojn, pruvantaj ke la Muzoj havas amikajn rilatojn kun S-ano Vanselow, la esperanta trobadoro! Kelkaj el tiuj poemetoj estas kanteblaj laŭ konataj melodioj de Lehar, Puccini ktp, kio pligrandigas ties intereson. M i varme rekomendas tiujn kajerojn al la legantaro, kiu povas trovi en ili taŭgan materialon por grupaj vesperoj. 
— J. Juan Forné.Boletín n068-069 (aug 1954)
Citaĵo
 La bone konata kaj multe ŝatata de la Esperantistaro poeto daŭrigas en tiu

kajero sian meritan laboron laŭ la sama plano kiun li uzis en la aperintaj. El la 43 poeziaĵoj — ĉar unu estas germane verkita — la plejmultaj estas adaptataj al konataj melodioj italaj, germanaj francaj kaj rusaj. Kelkaj pri E. temoj, kelkaj petole-ŝercaj — vidu numerojn 230, 31, 32 — sed ankaŭ konturantaj kiel 238, 39 , 40, 41, 42.... Facila poeto, Vasenlow ne bezonas por sia verso, ĉiam natura, ĉiam freŝa strangajn parolturnojn nek no vajn vortojn — kvankam li ne rifuzas la necesajn. M i rim arkas trafan kunnvetigon: N E J A M , anstataŭ ankoraŭne. La libreto finas per la versoj:

............................verki
poemojn por deklamo kaj por kanto
ne ĉesos mi ĝis mia vivofino.

Mi sincere deziras ke li plenumu tiun promeson, por la bono de Esperanto kaj de la Poezio. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n092-093 (sep 1956)

En la katalogo de la Esperanto-Biblioteko Aalen[redakti | redakti fonton]

Registritaj poemoj[redakti | redakti fonton]