Newport estas urbo kaj administra komunumo de Anglio, Britio. Ĝi apartenas al la regiono West Midlands kaj al la historia graflandoShropshire. Newport situas ĉirkaŭ 10 kilometrojn (6 mejlojn) norde de Telford kaj ĉirkaŭ 19 kilometrojn (12 mejlojn) okcidente de Stafford, proksimume 238 kilometrojn (148 mejlojn) nordoriente de Londono, kaj estas proksime de la limo Shropshire-Staffordshire. Fine de 2011 en la komunumo vivis 11 387 loĝantoj, sekve Newport estas la dua plej granda loĝloko en la komunumaro Telford and Wrekin kaj la kvina plej granda urbo en la graflando Shropshire.