Neumayer-stacio 3
Neumayer-stacio 3 | |||||
---|---|---|---|---|---|
esplora stacio en Antarkto | |||||
Malfermo | 20-a de februaro 2009 | ||||
Lando | sen valoro vd | ||||
Situo | regiono de la Antarkta Traktato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 70° 40′ 12″ S, 8° 16′ 48″ U (mapo)-70.67-8.28Koordinatoj: 70° 40′ 12″ S, 8° 16′ 48″ U (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | http://www.awi.de/neumayer | ||||
La Neumayer-stacio 3 (nomita laŭ la geofizikisto Georg von Neumayer (1826-1909) estas germana polusa esplora stacio sur la Antarkto. Ĝi anstataŭigas la Neumayer-stacion 2.
Post 10-jara planado, la konstruo komenciĝis en 2009. La stacio estas lokigita kelkajn kilometrojn pli sude de la malaktiva Neumayer-stacio 2. Oni kalkulas 25-30 jarojn de funkciado.
La stacio staras sur betonpiedoj, kiuj estas hidraŭle leveblaj kaj per tio oni povas malebligi sinkon de la daŭre kreskanta neĝo.
La stacio havas 210 m² sciencan laborejon, dividita je 12 ĉambretoj, duoble grandaj ol la antaŭaj. Ĝi havas dormejon por 40 personoj en 15 ejoj.
Scienca esplorado[redakti | redakti fonton]
En la stacioj Neumayer esploras de 1981 meteologio, terfiziko, atmosfera kemio kaj de 2003 ankaŭ infrasonido kaj de 2005 akustiko.