Nekonsenta forigo de kondomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nekonsenta forigo de kondomo (angle "stealthing"), estas la praktiko de forigo de kondomo dum seksumado sen konsento, kiam la sekspartnero nur konsentis pri kondomprotektita sekso. Viktimoj estas eksponitaj al eblaj sekse transdonitaj malsanoj (veneraj malsanoj) kiel ekzemple HIV/aidoso, aŭ nedezirataj gravedecoj. Tia konduto povas esti do rigardita kiel stuproseksperforto, kaj foje kiel formo de reprodukta devigo. Aktuale en 2020, ĝi estas puninda kiel formo de seksperforto en kelkaj landoj, kiel ekzemple Germanio kaj Britio.

En marto 2023, 28-jara viro en Nederlando estis kondamita pro sekrete forigo de la kondomo malgraŭ ke ili eksplicite interkonsentis ne havi sekskuniĝon sen tio. La viro ne povas esti kondamnita pro seksperforto, ĉar la leĝo en Nederlando ne kovras penetron sen kondomo dum ekzistis interkonsento por la penetro en si mem. La viro estis kondamnita al tri jaroj da enprizonigo kaj pago de €1000-monpuno.

Ankaŭ intence difekti kondomon antaŭ aŭ dum sekskuniĝo povas esti referencita kiel "nekonsenta forigo", nekonsiderante kiu difektis la kondomon.