La Natura Parko Madejro (portugaleParque Natural da Madeira) estas granda biologia rezervejo en Madejro, Portugalio, kun unika endemiaj flaŭro kaj faŭno. Ĝi estis kreita en 1982 por savi la naturan heredaĵon de la arkipelago, kaj enhavas nombrajn endanĝeritajn speciojn kiaj tutmondaj raraĵoj kiaj la Petrelo de Zino. Tiu nacia parko enhavas preskaŭ du trionojn de la teritorio de la insulo Madejro, kaj ene de ĝi estas naturrezervejoj, protektitaj pejzaĝoj kaj plezuraj zonoj. Ties ŝlosila habitato estas la arbaro de laŭrisilvo.