Napalys Grigas
Natalys Grigas | |
---|---|
ge | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-a de februaro 1896 en en vilaĝo Svideniai, distrikto Kupiškis |
Morto | 14-a de julio 1972 en Kaunas |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1920–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1920 |
Napalys Grigas (naskiĝis la 7-a de februaro 1896, en vilaĝo Svideniai, distrikto Kupiškis; mortis la 14-a de julio 1972 en Kaunas) estis instruisto, lingvisto, abstinulo, vegetarano. Laboris en Porinstruista Seminario en Tauragė kaj en elementa lernejo en Pasvalys. Ekde 1930 sekretario de la Granda Litova Vortaro (dudekvoluma). Kolektis kelkdek milojn da vortoj por tiu vortaro. Preparis Litovan Ortografian Vortaron por lernejanoj, kunlaboris en aperigo de Vortaro de Nuntempa Litova Lingvo. Verkis kaj aperigis ankaŭ fablojn, fabelojn, versaĵojn, rakontojn. Esperantiĝis en 1920. Ekde 1956 aktivulo de E-Societo, ofte prelegis kaj gvidis kunvenlibron. Kun helpo de E.Grigas tradukis litovlingven kelkajn porinfanajn ilustritajn libretojn. Ĝis la morto kantis en ĥoro "Gintaras" (Sukceno). N. Grigas regule vizitis E-kunvenojn, tendarojn, estis fotisto de la Societo.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Povilas Stašys, Litova Stelo, 1997, julio-aŭgusto, n-ro 4, pĝ. 27.