Nagytilaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagytilaj [nadjtilaj] estas malgranda vilaĝo en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Vasvár. Nagy signifas: granda kaj faras la diferencon de Tilaj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nagytilaj situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, havas nur trairan flankovojon ĉe Bérbaltavár. Zalaszentgrót troviĝas 12, Vasvár 18, Zalaegerszeg 23, Sümeg 30, Szombathely 55 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. La unua mencio okazis en 1272 en formo Tilaj. La nuna vilaĝo naskiĝis el unuiĝo de vilaĝoj Kistilaj kaj Hervadtfa.

Vilaĝservoj estas municipa administracio, migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Apostolo Sankta Marteno de 1882.