Nacia Parko Liuva Ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Liuva Ebenaĵo
nacia parko [+]

LandoZambio

Koordinatoj14° 40′ 0″ S, 22° 30′ 0″ O (mapo)-14.6666666722.5Koordinatoj: 14° 40′ 0″ S, 22° 30′ 0″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo3 369 km² (336 900 ha) [+]
Areo3 369 km² (336 900 ha) [+]

Nacia Parko Liuva Ebenaĵo (Zambio)
Nacia Parko Liuva Ebenaĵo (Zambio)
DEC
Nacia Parko Liuva Ebenaĵo
Nacia Parko Liuva Ebenaĵo
Map
Nacia Parko Liuva Ebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Liuwa Plain National Park [+]
vdr

La Nacia Parko Liuva Ebenaĵo situas en la Okcidenta Provinco en Zambio, okcidente de la inundebenaĵo Baroco ĉe la rivero Zambezi proksime al la landlimo kun Angolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis deklarita ĉasrezervejo de Barocolando fare de la reĝo Levanika, en la 19-a jarcento, kaj iĝis nacia parko en 1972.

Loko kaj aliro[redakti | redakti fonton]

La parko havas nek ŝoseon nek servojn, kaj situantas en unu el la plej foraj kaj malplej loĝataj areoj de la lando. Plej proksima setlejo estas la malgranda urbo Kalabo, je ĉirkaŭ 40 km sude, kiu normale povas esti atingita nur el la provinca ĉefurbo Mongu danke al padoj kaj ponta pramo super la Zambezi. Vizitantoj bezonas ĉiuterenan veturilon, kaj esti komplete memsufiĉaj. Estas kampadejo en Kalabo, sed ne estas gastejoj aŭ aliaj servoj en la parko. Kiel sekvo de ĉio tio ĝi estas rare vizitata; laŭ la gvidilo Bradt por Zambio, ĝi ricevis nur 50 vizitantojn en 2000 kaj 121 en 2002.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Situante en la okcidentaj zambiaj herbejoj ĝi limiĝas kun la riveroj Luambimba kaj Luanginga kaj konsistas el ebenaĵo de herbejoj kun nombraj sekaj lagoj, kaj vario de animaloj, kun grandaj mamuloj kiaj la Blua gnuo kaj la Blua damalisko kune. Ĝi estas konata ankaŭ pro sia diversa naturo.

Ĉefaj predantoj troviĝantaj tie estas hienoj kaj leonoj, unu el kiuj estas la fama leonino konata kiel Lady Liuwa (Sinjorino Liuva). Post filmo fare de National Geographic pri ŝi, homoj el tuta mondo sekvis ŝian konduton por formi novan idaron, kaj eĉ oni formis fejsbukan komunumon [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 14° 30′ S 22° 30′ O / 14.500 °S, 22.500 °O / -14.500; 22.500 (mapo)