Nachterstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nachterstedt
Blazono
Nachterstedt (Germanio)
Nachterstedt (Germanio)
DEC

Map

setlejo
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Salzland
Komunumaro ĝis 2009: Verwaltungsgemeinschaft Seeland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034741
Poŝtkodo 06469
Aŭtomobila kodo SLK
Politiko
Komunumestro ĝis 2009: Uwe Pietzonka
Partio de komunumestro FDP
Adreso de la administrejo ĝis 2009: Ernst-Huhold-Platz
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 48′ N, 11° 20′ O (mapo)51.79944444444411.335833333333Koordinatoj: 51° 48′ N, 11° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 94 m
Areo 8,21 km²
vdr

Nachterstedt [nahtaŝtet] ĝis la 15-a de julio 2009 estis administre sendependa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝis en la distrikto Salzland de la federacia lando Saksio-Anhalto. La komunumo kovris areon de 8,21 km² kaj fine de la jaro 2007 havis 2 097 loĝantojn. La 15-an de julio 2009 la komunumo iĝis parto de novkreita urbo Seeland (Saksio-Anhalto).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nachterstedt situas en la nordoriento de Harco, najbare al Hoym inter Aschersleben kaj Quedlinburg. Iom norde proksime de Nachterstedt troviĝas lago Concordia, kiu ekestis post inundigo de granda subĉiela minejo de lignito kaj hodiaŭ estas uzata kiel ripozlago por naĝado kaj boatado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nachterstedt menciiĝis jam en jaro 961 en akto de Oto la 2-a (Nachterstedt estis donacita al markgrafo Gero de Saksio), sed oni supozas, ke la loko estis setlita jam 500 jarojn pli frue.

Meze de la 19-a jarcento oni komencis ekspluati la risursojn de lignito, komence per minejo subtera (minejo Concordia), poste per subĉiela minejo, kiu pli kaj pli disvastiĝis kaj devigis la vilaĝon translokiĝi 1,5 km pli suden.

1990 la minejo estis fermita pro manko de profito. Depost 1994 la minejo pleniĝis per akvo, formiĝis la lago Concordia, ekde 2002 ĝi estis malfermita por banado.

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

La 2-an de februaro 1959 okazis grava terglita akcidento: granda parto (5,8 milionoj da m³) de la surŝutitaj ruboj glitis suben ene de kelkaj minutoj, unu ministo mortis kaj pluraj minejomaŝinegoj estis komplete detruitaj. La akcidento havis gravajn konsekvencojn por la minado en GDR.

Akcidentejo 2009, vidata de Schadeleben

La fruan matenon de la 18-a de julio 2009 okazis terglito sur tereno de 350 x 150 metroj kaj falis en la sudan parton de Konkordia-lago. Unu duetaĝa domo tute falegis en la truegon, kune kun ĝi perdiĝis tri personoj. Unu plia domo malaperis grandparte, krome parto de unu strato kaj elrigarda platformo.[1][2][3] La amaso da tero droniĝinta kondukis al inundo (cunamo), kiu ĵetis boatojn surborden. La akvonivelo de la lago konsiderinde altiĝis.

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. welt.de: „Sachsen-Anhalt: Familienhaus bei Erdrutsch in die Tiefe gerissen“ (18.07.2009)
  2. www.focus.de: „Sachsen-Anhalt: Concordia-See verschluckt Häuser“ (18.07.2009, 14:44 Uhr)
  3. www.abendblatt.de: „Erdrutsch im Harzvorland: Häuser versinken im See – Drei Vermisste“ (18.07.2009, 15:02 Uhr)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]