Năvodari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Năvodari
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Constanța
Situo 44° 19′ N, 28° 37′ O (mapo)44.32111111111128.613333333333Koordinatoj: 44° 19′ N, 28° 37′ O (mapo)
Năvodari (Rumanio)
Năvodari (Rumanio)
DMS

situo de Năvodari en la distrikto Constanța

Map
Alto super maro 15 m
Poŝtkodo 905700
Loĝantaro 34 398 (en 2021; 35 387 en 2009)
Kodo laŭ SIRUTA 60516 (60507 por la urbo)
vdr

Năvodari [nǝvodarj] estas urbo kaj iom pli vasta komunumo en la rumana distrikto Constanța. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 34 398 loĝantoj sur areo de 70,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 489 loĝantoj/km²; en 2009 estis 35 387 por la komunumo kaj en 2011 estis 32 981 nur en la urbo. Năvodari situas 15 km norde de Constanța. Administre al ĝi apartenas la vilaĝo Mamaia (Mamaia-Sat; ne la samnoma ferioloka parto de Constanța).

Ĉe Năvodari ekde 1970 estis konstruitaj industriaj instalaĵoj, kaj estas tie grava kluzo de la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari; sed gravas por ĝi ankaŭ la plaĝ-turismo en Mamaia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]