Náci Erdélyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Náci Erdélyi
Náci Erdélyi
Náci Erdélyi
Persona informo
Naskonomo Erdélyi Ignác
Naskiĝo 22-an de novembro 1845 (1845-11-22)
en Szeged
Morto 6-an de julio 1893 (1893-07-06) (47-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Náci Erdélyi [erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi Náci estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto. Lia origina persona nomo estis Ignác, la formo Náci estas karesnomo kaj kvazaŭ pseŭdonimo.

Ignác Erdélyi [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1845 en Szeged, li mortis la 6-an de julio 1893 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Náci Erdélyi devenis el muzikista cigana familio, li frue lernis violonadon hejme. Li studis en konservatorio de Vieno, poste laŭ la familiaj konvencioj li estis violonisto kaj orkestrestro. Li ludis precipe popolmuzikon. Laŭ datenoj li instruis ankaŭ en muziklernejo de Szeged. Inter 1886 kaj 1890 li violonadis en Usono, ĉefe en restoracioj, pli malofte en teatroj. En Szeged foje li ludis dum tagmanĝo al reĝo Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio).

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]